Kotizoj, pagebloj

Aliĝkotizoj

La bazaj kongresaj aliĝkotizoj estas en eŭroj kaj dependas de kvar landkategorioj, du aliĝperiodoj kaj ankaŭ de tio, ĉu oni estas membro de UEA aŭ ne.
Loĝado, manĝoj, ekskursoj kaj aliaj servoj estas aparte pagendaj (vd. sube).
A: Nordameriko, Okcidenteŭropo, Japanio
B: Landoj de Orienta Eŭropo, landoj de Sud-Ameriko, Ĉinio, Sudkoreio kaj Israelo.
C: Ĉiuj landoj en Afriko, nemenciitaj landoj ĉe A kaj B escepte de Togolando.
Ĉ: Togolando

Tableau UEA
Statistiques Membres UEA
Aliĝperiodo Ĝis 31.08.2026 Dumkongrese (en Kpalime)
Aliĝkategorio A B C Ĉ A B C Ĉ
UEA-membro 60 50 10 5 75 65 15 10
Ne UEA-membro 80 60 15 7,5 100 85 20 15

Loĝado

  • Tranokto en ĉambro de 2-persona lito kun klimatizilo kostas 23 € nokte.
  • Tranokto en ĉambro kun ventumilo ostas 15 € nokte.
    Ĉiuj ĉambroj havas internajn necesejon, duŝejon (kun varma kaj malvarma akvo), kaj la prezoj inkluzivas matenmanĝon.
    Manĝado
    Tag- kaj vespermanĝoj kostas po 5 € persone.
    Manieroj por rekte pagi nome de la 9-AKE al UEA troviĝas ĉe https://www.uea.org/alighoj/pagmanieroj
    Eblas ankaŭ aliĝi, pagi parton de sia kongresa kotizo kaj poste surloke en Kpalime pagi la reston.