Afrikaj aktivuloj povas konstrui pli kaj pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon. Por tion fari, ni bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn, vere lertiĝi lingve kaj movade, kunplani. Tian eblon multaj el ni bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj por vojaĝi ekster la kontinento.
Sekve la Afrika Komisiono decidis en la jaroj 2013-2014, post 17-jara paŭzo, restarigi la Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE) je ĉiu-trijara ritmo en malsama regiono sur la kontinento. La jaro 2026 estas la vico de Togolando gastigi la tutafrikan renkontiĝon kun pluraj konkretaj kapabligaj kaj interesaj programoj.
Restas nur nun solvebla parto – kolekti financajn rimedojn por pagi vojaĝkostojn de najbarlandaj aktivuloj al la 9-a AKE. Jen kial ni pete alvokas vian afablan subtenemon: bonvolu kontribui per mondonaco al la sukceso de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)!
Viaj donacoj estos uzitaj por:
– subvencii la partoprenon al la kongreso de afrikaj gejunuloj, kiuj aktivas por Esperanto, tamen ne havas la monrimedojn, ĉeesti ĝin.
– inviti kompetentulojn por instrui pri konkretaj temoj, ekzemple, redaktado de vikimedio. mastrumo de projekto ktp.
– subteni kapabligan agadon de la togolanda E-movado.
La donacojn vi bonvole sendu al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio ’’9-a AKE’’. Informoj pri pagmanieroj al la konto Afriko de UEA troviĝas ĉe https://www.uea.org/alighoj/pagmanieroj
Dankon informi nin poste pri la donacita mono per ake@esperanto-afriko.org
Elkoran antaŭdankon!
