Vojaĝkonsiloj
Ŝtatanoj de la Okcident-Afrika Ekonomia Komunumo (ECOWAS) rajtas vojaĝi ene de Togolando per valida pasporto. Aliaj eksterlandanoj devas eniri Togolandon per valida pasporto kun vizo. Oni povas peti kaj ricevi vizon en la togolandaj ambasadejoj kaj konsulejoj eksterlande. Vizitanto ankaŭ povas akiri vizon por maksimume 7 tagoj, alveninte ĉe la flughaveno LFW. Se necese, tiu ĉi vizo povas esti plilongigita ĉe la nacia dokumentejo (DGDN). Tamen, laŭ freŝdataj informoj, ĉi tiu lasta tipo de vizo estas momente suspendita.
La oficiala plurlingva retpaĝo https://voyage.gouv.tg/ proponas “Asistanton pri vizo”, kiu permesas al ĉiu vojaĝonto kontroli, ĉu li/ŝi bezonas enirvizon por Togolando aŭ ne. Ĉiu vizpeto estas traktita ene de kvin (5) labortagoj maksimume. Kaze ke vi bezonas vizon, ni instigas vin prezenti vian peton almenaŭ ses (6) tagojn antaŭ via alvenodato en Togolando.
Por aliri la “Vizan Asistanton”, vi devas alklaki “Ai-je besoin d’un visa” franclingve “ĉu mi bezonas vizon?” en la menuo “Demander un visa”, kio signifas “Peti vizon”.
La vojaĝantoj al Togolando, kiuj bezonas vizon, devas antaŭe sendi sian peton interrete kaj ricevi retpoŝtan konfirmon pri la vizaprobo. Poste, li/ ŝi plenigu la vizformularon ĉe https://voyage.gouv.tg/auth/login
Kaze de demandoj, bonvolu konsulti la Oftajn Demandojn aŭ sendi ilin al togovoyage@support.gouv.tg
Dume, bonvolu noti, ke la prezo de vizo varias laŭ la daŭro de la restado.
| Daŭro | Enirtipo | Norma Prezo (F CFA) |
|---|---|---|
| 1 ĝis 15 tagoj | Unu | 25 000 CFA |
| 1 ĝis 15 tagoj | Pluraj | 35 000 CFA |
| 16 ĝis 30 tagoj | Pluraj | 45 000 CFA |
La dokumentoj bezonataj por akiri turisman kaj komercan vizon estas:
- Vizpeta formularo havebla interrete (devige)
- Skanita kopio de la unuaj tri paĝoj de via pasporto, kiu devas esti valida dum almenaŭ tri (3) monatoj post la dato de la petita vizo (devige)
- Unu (1) freŝdata pasporta foto (devige)
- Konfirmo de flugrezervo aŭ fotokopio de la flugbileto (deviga se vi alvenas per aviadilo)
- Vojaĝasekuro (tre rekomendinda) – Laŭvole –
- Rezervo de hotelĉambro aŭ atestilo pri loĝado akirebla ĉe la urbodomo aŭ prefektejo (tre rekomendinda) – Laŭvole –
- Invitletero de la gastiganta persono aŭ organizo (tre rekomendinda) – Laŭvole –
- Bankkonto-eltiraĵo kiel pruvo de sufiĉaj financaj rimedoj por subteni sin dum la restado – Laŭvole –
